Romuald Traugutt | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Romuald Traugutt | |||||
Naskiĝo | 16-an de januaro 1826 en Šastakova, Kamienieca distrikto, Belorusio | ||||
Morto | 5-an de aŭgusto 1864 (38-jaraĝa) en Varsovio | ||||
Mortis pro | Nenatura morto vd | ||||
Mortis per | Pendumo vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Loĝloko | Sankt-Peterburgo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Pola Nacia Registaro vd | ||||
Alma mater | Svislač gymnasium (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | vd | ||||
Patrino | vd | ||||
Edz(in)o | vd | ||||
Infanoj | Alojza Traugutt (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militisto politikisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Romuald TRAUGUTT, pseudonomo Michał Czarnecki (naskiĝis la 16-an de januaro 1826 en Szostakowo, distrikto Bresto, mortis la 5-an de aŭgusto 1864 en Varsovio) – pola generalo, diktatoro de la Januara ribelo.
Li naskiĝis en Szostakowo, lime de iama Rusa Imperio, en grodna gubernio, kiu nun troviĝas en Belorusio. Estis filo de Ludwik kaj Alojza Błocka. La plej grandan influon al lia eduko havis avino – Justyna Błocka, kiu de la plej fruaj jaroj transdonis al li patriotajn valorojn kaj katolikan kredon. La familio devenis de Saksio. En 1836 li komencis lerni en gimnazio en Świsłocza (grodna gubernio), kiun li finis en 1842 kun bonaj atestoj (arĝenta medalo). Sekve li provis ekstudi. Li volis komenci ĉe la Instituto por Inĝenieroj de Komunikadaj Vojoj en Sankt-Petersburgo, kiu tamen reorganiziĝis kaj pro tio Traugutt estis, kiel eble tro juna, malakceptita.